Ekzilregistaro

Ekzilregistaro estas politika movado, kiu pretendas esti la laŭleĝa registaro de lando, sed kiu pro diversaj kialoj ne kapablas plenumi sian povon kaj loĝas en fremda lando. Ekzilregistaroj ĉiam konsideras ke ili iam reiros al sia origina lando kaj reprenos la regpovon.

Ofte ekzilregistaroj kreiĝas okaze de militaj okupoj, kiel estis por ekzemplo dum la germana okupo en la Dua Mondmilito, multaj registaroj kaj monarkoj rifuĝis en Britio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search